La infanoj de la espero por solidara mondo
Eldonejo Les Eléphants – 15.00 eŭroj (en franca lingvo).
Tiu libro prezentas ok gejunulojn (4 knaboj kaj 4 knabinoj, preskaŭ ĉiuj triamondaj), kiuj, indignigitaj pri situacio, kiun ili trovas neeltenebla, sukcesis per neperfortaj agadoj veki sufiĉe da mobilizadoj por plibonigi tiun situacion.
Kiam Memory Banda el Tanzanio iĝis dektrijara, ŝia patro volis edzinigi ŝin laŭ la loka kutimo. Ŝi rifuzis iri al la “kampo de inicio por komplezi sian estontan edzon”.
Ŝia ekzempligita fratino dekunujaraĝa naskis idon.
Memory, dezirante iĝi advokato, vigle rifuzis tian sklavecon kaj kuraĝis mobilizi multajn junulojn por kontraŭstari la
fruajn geedzigojn.
Rezulto: leĝo prokrastis la leĝan geedzigan aĝon!
Craig Kielburger, 12-jara kanadano, malkovris, ke ankoraŭ en 1995 ekzistas milionoj da sklavigitaj infanoj!
Indignigite li enketis, kreis asocion, sekve organizis informajn kampanjojn en la lernejoj kaj malvolvis tian fervoron, ke la bojkoto de la entreprenoj uzantaj infanojn iĝis granda sukceso.
Deksesjara, akompanita de afgana plenkreskulo, li foriris por enketi en 5 aziaj landoj.
Li verkis pri tio kortuŝan libron “Liberigu la infanojn”.
En 2016 la asocio kun 2,3 milionoj da membroj, okupas 20 dungitojn, kreis 650 lernejojn kaj instruas 55000 infanojn.
https://www.jeunespourlapaix.fr/temoins-phares/craig/
BONAJ NOVAĴOJ
Dekmiloj da junuloj mobiliziĝas por igi siajn rajtojn respektataj.
Dekmiloj da infanoj, precipe en la tria mondo, efike agas por igi siajn rajtojn respektataj kaj/aŭ evoluigi la solidarecon.
Jen plia ekzemplo sur paĝo 27 de la libro:
Sandra, ekloĝante en ladurbo, tiel ŝokiĝas pro la mizero, kiun ŝi malkovras tie, ke ŝi ekde sia naŭjaraĝo intervenas ĉe la aŭtoritatoj por plibonigi la tieajn lernejojn, poste por instaligi akvokondukilojn. Sekve ŝi mobilizas aliajn junulojn por helpi izolitajn maljunulojn.
https://www.jeunespourlapaix.fr/temoins-phares/sandra/
Vi povos trovi aliajn ekzemplojn pri tre kuraĝaj kaj efikaj junuloj en la retejo:
Viavice, eĉ sen mono, vi povas helpi tiujn kuraĝajn junulojn:
– akirante pliajn informojn,
– kontribuante en la konatigo de tiuj junuloj,
– ekzamenante aliajn manierojn por helpi ĉe :
http//les-amis-de-wangari-maathai.ouvaton.org
Kontakto: espergala@wanadoo.fr