:
Sokrato en la antikva Grekujo altestimis la saĝon. Iu iam venis viziti la grandan filozofon kaj diris al li:
Ĉu vi scias, kion mi ĵus eksciis pri via amiko?
Atendu momenton, respondis Sokrato. Antaŭ ol vi rakontas tion, mi volus testi vin per la tri kribriloj:
Ĉu per tri kribriloj?
Jes ja, daŭrigis Sokrato. Antaŭ ol vi rakontos al mi ĉiajn aferojn pri aliuloj, bonas filtri, kion oni ŝatus diri.
Tion mi nomas la teston per la tri kribriloj. La unua kribrilo estas tiu de la vero. Ĉu vi kontrolis, ĉu veras tio, kion vi volas diri al mi?.. – Ne? Fakte temas pri onidiroj…
Bonege. Vi do ne scias, ĉu tio estas la vero.
Ni provu filtri alimaniere uzante duan kribrilon, tiun de la bono. Ĉu tio, kion vi volas sciigi min pri mia amiko, estas io bona?
- Ho ne! Male.Do, daŭrigis Sokrato, vi volas rakonti al mi malbonaĵojn pri mia amiko, pri kiuj vi mem ne certe scias, ĉu ili veras. Vi eble volas fari plian teston, ĉar restas unu kribrilo, tiu de la utilo. Ĉu utilas, ke vi sciigas al mi, kion mia amiko farintus? Ne, Ne vere.
Do, konkludis Sokrato, se tio, kion vi volis diri al mi, estas nek vera, nek bona, nek utila, kial vi do volas diri ĝin al mi?
................................................................ Sokrata saghecoaaa La valoro de la tempo Por ekscii la valoron de jaro, starigu la demandon al studento, kiu malsukcesis en ekzameno. Por ekscii la valoron de monato, demandu la patrinon, kiu tro frue naskis infanon.
Por ekscii la valoron de semajno, demandu la eldoniston de ĉiusemajna gazeto.
Por ekscii la valoron de horo, demandu la gefianĉojn, kiuj atendas revidi sin.
Por ekscii la valoron de minuto, demandu tiun, kiu maltrafis sian trajnon, buson aŭ aviadilon.
Por ekscii la valoron de sekundo, demandu tiun, kiu perdis iun en akcidento.
s.
Por ekscii la valoron de milisekundo, demandu iun, kiu gajnis arĝentan medalon en la Olimpiaj Ludoj.
.
La tempo atendas neniun. Kolektu ĉiujn momentojjn, kiu restas al vi, kaj ili estos altvaloraj. Kundividu ilin kun elektita persono, kaj ili iĝos eĉ pli valoraj.
La fonto de ĉi tiu poemo estas nekonata.
(traduko el franca traduko de germanlingva tekstero)
Amikeco
« La amikeco superas la parencecon pro tio, ke povas ekzisti parenceco sen bonkoreco kaj tute sen amikeco.
La amikeco estas nenio alia ol perfekta agordo de sentoj ligita al reciproka bonkoreco kaj tenereco…
Inter la multnombraj kaj fidindaj avantaĝoj de la amikeco la miaopinie plej valora estas, ke ĝi donas al ni konfidon al la estonteco, kaj tute ne lasas la animojn malkuraĝiĝi kaj buĉiĝi.
Havi amikon estas havi alian memon. »
Cicerono