La infanoj de la espero

Dekmiloj da infanoj, precipe en la tria mondo, efike agas por igi siajn rajtojn respektataj kaj/aŭ evoluigi la solidarecon.

Jen plia ekzemplo sur paĝo 27 de la libro:
Sandra, ekloĝante en ladurbo, tiel ŝokiĝas pro la mizero, kiun ŝi malkovras tie, ke ŝi ekde sia naŭjaraĝo intervenas ĉe la aŭtoritatoj por plibonigi la tieajn lernejojn, poste por instaligi akvokondukilojn. Sekve ŝi mobilizas aliajn junulojn por helpi izolitajn maljunulojn.

Les Jeunes pour la paix

Vi povos trovi aliajn ekzemplojn pri tre kuraĝaj kaj efikaj junuloj en la retejo:

Prévention des violences


Viavice, eĉ sen mono, vi povas helpi tiujn kuraĝajn junulojn:
– akirante pliajn informojn,
– kontribuante en la konatigo de tiuj junuloj,
– ekzamenante aliajn manierojn por helpi tie

La infanoj de la espero

Eldonejo Les Eléphants – 15.00 eŭroj (en franca lingvo)

Tiu libro prezentas ok gejunulojn (4 knaboj kaj 4 knabinoj, preskaŭ ĉiuj triamondaj), kiuj, indignigitaj pri situacio, kiun ili trovas neeltenebla, sukcesis per neperfortaj agadoj veki sufiĉe da mobilizadoj por plibonigi tiun situacion.

Kiam Memory Banda el Tanzanio iĝis dektrijara, ŝia patro volis edzinigi ŝin laŭ la loka kutimo. Ŝi rifuzis iri al la “kampo de inicio por komplezi sian estontan edzon”.

Ŝia ekzempligita fratino dekunujaraĝa naskis idon.
Memory, dezirante iĝi advokato, vigle rifuzis tian sklavecon kaj kuraĝis mobilizi multajn junulojn por kontraŭstari la
fruajn geedzigojn.

Rezulto: leĝo prokrastis la leĝan geedzigan aĝon!

Craig Kielburger, 12-jara kanadano, malkovris, ke ankoraŭ en 1995 ekzistas milionoj da sklavigitaj infanoj!
Indignigite li enketis, kreis asocion, sekve organizis informajn kampanjojn en la lernejoj kaj malvolvis tian fervoron, ke la bojkoto de la entreprenoj uzantaj infanojn iĝis granda sukceso.
Deksesjara, akompanita de afgana plenkreskulo, li foriris por enketi en 5 aziaj landoj.
Li verkis pri tio kortuŝan libron “Liberigu la infanojn”.
En 2016 la asocio kun 2,3 milionoj da membroj, okupas 20 dungitojn, kreis 650 lernejojn kaj instruas 55000 infanojn.

Sharon

“Kiam infan-rajtoj estas respektataj, la nacio havas estontecon”

Sharon, el Kamerunio, pasiiĝis pri defendado de la infan-rajtoj. Dum la 25a datreveno de la Konvencio pri infan-rajtoj, ŝi paroladis petante ke la deciduloj urĝe promociu infan-rajtojn – kiaj edukadon kaj sanon – provizante stipendiojn kaj aliajn edukajn subtenojn. Ŝi estas membro de la komunuma forumo en sia vilaĝo, kie ŝi subtenas kaj reprezentas la infanojn. Ŝi ankaŭ agadas kun Knabinoj je la « Front Club » kiu precize pledas por la knabinaj rajtoj. La natura inklino de Sharon por aktivismo igis ŝin ekzemplo por multaj homoj. Estonte, ŝi volas pledi por infan-rajtoj, faronte pliajn paroladojn kaj aktiviĝonte en diversaj forumoj.

Antonina

“Lando sen edukitaj knabinoj estas kiel rivero sen fonto”

Antonina kreskis en Kenjo, en komunumo kie seks-malegaleco penetras ĉies viv-vojojn. Edukado estas rifuzata al multaj knabinoj. Ili ne havas alireblecon al menstruaj tukoj kaj gravediĝas tre junaj. Antonina decidis pledi por knabinaj rajtoj en sia komunumo. Ŝi iĝis aktiva membro en la forumo de la Infan-Asembleo en sia regiono kaj komencis aŭdigi sian voĉon por la knabinaj rajtoj, uzante la « Sustainable Development Goals Post 2015 » (Daŭripova Disvolviĝo Celoj Post-2015aj) por konviki decidulojn esti pli helpemaj. Ŝi  pledis naci- kaj internaci-skale, partoprenante en la Komisio pri Virin-Statuso en Novjorko en 2015, por paroli pri la knabinaj rajtoj. Antonina daŭre aŭdigos sian voĉon ĝis ĉiu, sendepende de aĝo, sekso aŭ socia statuso, havos egalajn ŝancojn.

Jimena

“Infanoj kaj junuloj estas la espero por nuneco kaj estonteco pli homemaj, pli justaj kaj pli belaj. Ni ne ĉesu senti ĉagrenon pri suferantaj infanoj ĉar se tio okazus, ni ĉesus labori por pli feliĉa infanaro.”

Jimena naskiĝis en Gvatemalo de ankoraŭ neplenkreskaj gepatroj. Ŝia propra infaneco komprenigis al ŝi kiom malfacile estas eduki infanojn, studi kaj labori samtempe. Sepjara, en sia komunumo, ŝi komencis starigi eduk-programon nomata Escuelita para Aprender Jugando (Eta lernejo por lerni ludante). Jimena multe laboras por plibonigi la vivon de knabinoj, kun aparta atento pri violento kaj seks-perforto. Ŝi vekis konscion pri inec-temoj kaj instigis agadon de la lokaj aŭtoritatuloj kaj parencoj por plibonigi la rigardon de la komunumo al knabinoj kaj virinoj. Jimena neniam ĉesas, kaj per sia laboro kiel komunuma volontulino, ŝi ŝanĝis la vivojn de nenombreblaj infanoj.

Sharon

“Kiam infan-rajtoj estas respektataj, la nacio havas estontecon”

Kamerunio, Aĝo 16. Temo: Edukado, Sano, Seks-egaleco Nomumita de Kamerunio.
Sharon, el Kamerunio, pasiiĝis pri defendado de la infan-rajtoj. Dum la 25a datreveno de la Konvencio pri infan-rajtoj, ŝi paroladis petante ke la deciduloj urĝe promociu infan-rajtojn – kiaj edukadon kaj sanon – provizante stipendiojn kaj aliajn edukajn subtenojn. Ŝi estas membro de la komunuma forumo en sia vilaĝo, kie ŝi subtenas kaj reprezentas la infanojn. Ŝi ankaŭ agadas kun Knabinoj je la « Front Club » kiu precize pledas por la knabinaj rajtoj. La natura inklino de Sharon por aktivismo igis ŝin ekzemplo por multaj homoj. Estonte, ŝi volas pledi por infan-rajtoj, faronte pliajn paroladojn kaj aktiviĝonte en diversaj forumoj.

Adama

“Kreski en sekura kaj harmonia medio estas rajto por ĉiuj infanoj de la mondo. Edukado estas ŝlosilo por bonaj disvolviĝo kaj estonteco.”

Niĝerlando, Aĝo 18. Temo: Violento, Infana trud-edziĝo. Nomumita de : Association des anciens (eks-) parlementaires du Niger.
Adama pledas por infan-rajtoj en sia komunumo en Nigerio. Ŝi kunigis la tieajn infanojn por konsciigaj sesioj pri korpopunoj kaj diskriminacio, el kiuj rezultis malpermeso de korpaj punoj en ŝia lernejo kaj tuta komunumo. Danke al ŝia senlaca pledado, la komunumo de Adama komprenis ke edukado estas gravega por pri brila futuro de iliaj infanoj. Ŝi partoprenis en internacia konferenco kontraŭ infan-edziĝoj en okcidenta Afriko, postulante de la niĝerlanda registaro ke ĝi respektu la Afrikan Ĉarton pri la infanaj rajtoj. Kaj estonte, Adama volas krei pli sekurajn ejojn kie infanoj povos diskuti pri edukado, sano kaj aliaj kampoj de siaj vivoj.

Shirin

“Aŭdacu revi. Estu kuraĝaj por venki en la vivo-lukto.”

Bangladeŝo, Aĝo 17. Temo : Child Marriage, Education, Violence. Nomumita de “Plan International Bangladesh”.
Shirin kreskis en malriĉega medio en Bangladeŝo kaj junaĝa, perdis siajn gepatrojn. Malgraŭ malfacila infaneco, Shirin konservis vivantaj siajn revojn, senmanke frekventante la lernejon kaj emfazante gravecon de edukado al aliaj infanoj ĉirkaŭ si. Shirin prezidas la Union Child Forumon, infan-organizaĵo en ŝia vilaĝo. Ŝi ankaŭ estas konata kiel “edziĝ-rompisto” – iu kiu malebligas edziĝojn – kaj persone fiaskigis 17 infan-edziĝojn en sia vilaĝo. Ŝi instigis la infanojn en sia komunumo agadi por plibonigi la aferon. Ŝi konsilis knabinojn pri la konsekvencoj de infan-edziĝo kaj konvinkis multajn viktimojn de hejma violento havigi al si leĝan subtenon. Shirin enpersonigas la ideon ke knabinoj kapablas fari ĉion kion ili decidis.

Sujon

“Ni volas konstrui pli bonan mondon por ĉiu infano. Mi petas de la homoj el la tuta mondo: ni ŝanĝu nian pens-manieron kaj kune laboru por bonfarto de la infanoj.”

Bangladeŝo, Aĝo 17. Temo : Violento, Infan-edziĝo, Edukado, Infan-laboro, Infan-finegoco Nomumita de 
”World Vision Bangladesh”.
Sujon vivas en Bangladeŝo kaj faras ĉion eblan por malhelpi infan-edziĝojn kaj violenton kontraŭ infanoj. Li skribis leterojn al oficialaj institucioj pri infan-edziĝo kaj lernej-forlaso. Li kolektis monon kaj lernejajn necesaĵojn, celante helpi malriĉajn infanojn, ke ili daŭrigu sian studadon. Li ankaŭ havis la ideon krei afiŝojn kaj flagrubandojn por konsciigi pri drogo-dependeco, surstrata virin-persekutado, lukto kontraŭ infan-laborigo kaj priinfan-finegoco. La agadoj de Sujon ŝanĝis lian komunumon, pligrandigante la scion kaj konscion de la vilaĝo pri tiuj kompleksaj temoj. Estonte, li volas daŭrigi la lukton pri la infan-rajtoj.