Category Archives:

Internacia Tago de UN por elimino de perforto kontraŭ la virinoj

25a de novembro :
Internacia Tago de UN por elimino de perforto kontraŭ la virinoj

De la revo ĝis la espero

La virinoj trovis lokon en la plej belaj paĝoj de historio grandega kaj tamen mistaksita. Ne estas troigo diri, ke iam el amhistorio naskiĝis nova lingvo.

Tiu lingvo, kies celo estas ebligi pli bonan lingvan komunikadon inter ĉiuj popoloj de nia mondo kaj plifaciligi ilian interkompreniĝon ekĝermis en la koro kaj animo de infano nomita Ludwik Lejzer (Ludoviko Lazaro) Zamenhof.

La unua virino al kiu Ludoviko konfidis sian intencon proponi tiun lingvan ligilon estis lia patrino, Rozalia (Liba) Zamenhof. Kortuŝita unuamomente pro tiel nobla kvankam unuavide naiva ideo, Rozalia poste ekmiris kaj maltrankviliĝis pro la decidemo montrata de ŝia filo, aliflanke brila lernanto. Fine, malgraŭ la patra malŝato, ŝi fariĝis lia diskreta konfidenculino. Estis por ŝi malfacile imagebla, ke Ludoviko restos ligita al tiu idealo dum sia tuta vivo, ĝis sia lasta elspiro.

Ludoviko trovis plian inan komprenemon en 1887 kiam li edziĝis kun Klara Silbernik: ŝi ligiĝis kaj al la homo kaj al la ideo. Li estis 28-jara, ŝi estis 24-jara. Ili gefianĉiĝis la 30an de marto. La unua lernolibro de la Lingvo Internacia aperis en Rusio la 26-an de julio sub la pseŭdonimo “Doktoro Esperanto”. La geedziĝo okazis kelkajn tagojn poste, la 9-an de aŭgusto. Esperanto do ekpaŝis laŭ la ritmo de du samtakte batantaj koroj, kun la brilo de du rigardoj plibeligitaj de amo.

Same kiel la lingvo popularigita poste sub la nomo Esperanto, la paro venkis multajn malfacilaĵojn, kaj rezistis la tempopason. Aliflanke, Klara alportis ion multe pli bonan ol doto : senlime malavaran bopatron, ĝisfunde malfermita al la bofilaj ideoj. Lia financa subteno ebligis la eldonon de la unua lernolibro de Esperanto.
Ankaŭ la destino de iliaj tri infanoj estis ligita al Esperanto. Ilia filino Lidja prelegis kaj instruis en multaj landoj. Malfeliĉe, la tri gefiloj trovis tragikan finon kiel viktimoj de la nazia malhumaneco. Lidja kaj Sofia pereis en la ekstermejo de Treblinka same kiel Ida Zimmermann, la plej juna fratino de Ludoviko. Ilia frato Adamo estis mortpafita en la oftalmologia sekcio, kiun li estris en la hospitalo de Varsovio; lia edzino Wanda sukcese eskapis al sama sorto kun sia filo Louis-Christophe sub la pseŭdonomo Zaleska.

Brile tradukita de Doktoro Zamenhof el la pola en Esperanton, eldonita en 1910, poste tradukita el Esperanto en la japanan, la romano “Marta“ de Eliza Orzeszkowa (1841-1910) progresigis ekkonscion pri virina kondiĉo en Svedio kaj en Japanio kaj esperantlingvajn interŝanĝojn inter okcidentaj kaj japanaj virinoj.
De la espero ĝis la realigado
Ĵurnalistino, verkistino, aktivulino por Eŭropo kaj por virinaj rajtoj, Louise Weiss faris en unu el siaj libroji portreton pri sia eksterordinara avo Émile Javal. Granda amiko de Zamenhof, oftalmologo kiel li, Javal perdis sian vidkapablon je la aĝo de 62 jaroj, kaj ekpraktikis Esperanton kiam li estis 65-jara. Ĝi estis la lasta pasio kaj interesobjekto de tiu altvalora homo, la lasta konsoliga lumo en lia vivo. Li tiam verkis “Entre aveugles“ii, libro plena je praktika serena filozofio, kun la celo doni al la suferantoj pro blindeco la rimedojn kaj la fortojn necesajn por superi sian aflikton. Por certigi ĝian senlandliman disvastigon, lia bofilino traduktis ĝin en Esperanton (“Inter blinduloj“). Ĝi aperis ankaŭ en la germana (“Die Blinde Und Seine Welt“) kaj en la angla (“The Blind Man’s World“).
Profesoro pri ortofonio, Jeanne Ranfaing-Zabilon d’Her (esperanta pseŭdonomo : Evidino = posteulino de Eva) eklernis Esperanton en 1895 kaj instruis ĝin al Hélène Giroud. Pro sia senlaca agado kaj sia sindono favore al la handikapuloj kaj aparte al la surdomutuloj, la balbutuloj kaj la blinduloj, ŝi ricevis en 1902 premion de Touring-Club de Francio (TCF). Instruistino en svisa blindul-lernejo, Hélène Giroud fariĝis la unua virino el la mondo instruanta Esperanton (lernojaro 1895-96). Ŝi lernis ĝin parole, sen libro, poste instruis ĝin al siaj plej bonaj lernantoj, kaj dum multaj jaroj daŭre informis blindulojn, instruante al ili kiel praktiki internacian lingvan komunikadon. Ŝi ankaŭ verkis malgrandan brajlan libron.
Kvankam surda kaj blinda, junaĝe ankaŭ muta, la usonanino Helen Keller fariĝis pedagogino, verkistino kaj socia aktivulino post kiam ŝi akiris, spite al ĉiuj malfacilaĵoj, superan edukadon per sia volo kaj persistemo. Ŝi pledis por Esperanto, kiel ilo por plibonigi la sorton de blinduloj, por eltiri ilin el ilia izoleco. Ankaŭ la nomo de Clara Barton, kiu fondis la usonan Ruĝan Krucon, estas ligita al Esperanto.
Multaj virinoj distingiĝis en esperantlingvaj literaturo kaj poezio : Hilda Dresen (Estonio), kiu lernis Esperanton kiam ŝi estis 20-jara radiotelegrafistino, dediĉis al la norda naturo grandan parton de sia poezia verkado, originala kaj tradukita el la estona, la germana kaj la rusa; la versaĵoj de Ludmila Jevsejeva (Latvio) aperis en multnombraj esperantaj eldonaĵoj, inkluzive de la plej famaj; Zora Heide, jugoslavdevena danino, gajnis literaturajn konkursojn; Eija Salovaara mirinde konatigas la vivkondiĉojn en sia lando, Finlando, en sia libro “Kie boacoj vagadas“; la ĉeĥino Eli Urbanova situas sur la kampo de sensamo, eĉ erotismo ; la italino Lina Gabrielli ne nur verkis sed ankaŭ eldonis.
Senlandlimaj pionirinoj
La emancipa valoro de la Lingvo Internacia jam montriĝis dum la universalaj kongresoj de Esperanto en Kembriĝo en 1907 kaj poste en Dresdeno per senperaj interŝanĝoj de informoj kaj spertoj pri virina kondiĉo kaj sociaj demandoj en diversaj landoj, pri virina voĉdonrajto, ktp.
Kazimira Bujwida estis ne nur pionirino pri virinaj rajtoj sed ankaŭ fidela kunlaborantino de sia edzo en poresperanta aktivado, la internacie fama pola bakteriologo Odo Bujwid.
Alice Roux (pr. alis ru), unua esperantista virino en Francio, instruistino pri la germana, ekinstruis Esperanton al Gabriel Chavet kiu en 1897, kiam li estis 17-jara, fondis la unuan gimnazian klubon en Francio, en Louhans (departemento Saône-et-Loire).
Unua poeta virino en Esperanto, elektita kiel Reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj (literatura konkurso) en Barcelono, en 1909, post nur kvarjara studado de Esperanto, la germanino Marie Hankel fariĝis la unua prezidantino de Esperantista Literatura Asocio en 1912.
Kinofilmo reĝisorita antaŭ kelkaj jaroj en Ĉinio priskribas la sorton de la japana esperantistino Hasegawa Teru (pseŭdonomo Verda Majo), kiu forlasis sian landon en 1937 por akompani sian ĉinan edzon kaj partopreni la rezistadon kontraŭ la japana invado.
Ellen Kate Limouzin, onklino de George Orwell, estis dum kelkaj jaroj la kunulino de Lanti, la fondinto de Sennacieca Asocio Tutmondaiii, la socia branĉo de la Esperanto-movado.
Unu el la plej fenomenaj virinoj de la Esperanto-mondo estis probable Marie Marvingt, legenda riskemulino kromnomita “la fiancée du danger“ (la fianĉino de la danĝero). Ĵurnalistino kaj verkistino, diplomita pri Esperanto, ŝi parolis sep lingvojn. Tre sperta montgrimpistino, naĝistino, pionirino pri aviado, ŝi estis la unua kiu uzis aviadilon kiel ambulanco, kaj ŝi pilotis supersonan ĉasaviadilon kaj ricevis diplomon pri pilotado de helikoptero je la aĝo de 86 jarojiv…
Esperanto ankaŭ rolis kaj daŭre rolas neatendite kiel svathelpilo. La “Enciklopedio de Esperanto“ kies una eldono aperis en Budapeŝto en 1933 jam menciis 56 tiajn parojn kiuj formiĝis ekde 1899 dank’ al la Internacia Lingvo. Krom la geedza paro Zamenhof-Silbernik, okazis poste geedziĝoj ne nur inter samnaciaj sed ankaŭ inter diversnaciaj esperantoparolantoj. Jam en 1899, la svedo Valdemar Langlet edziĝis kun la finnino Signe Blomberg. Post ŝia forpaso en 1921, li reedziĝis en 1925 kun Nina Borovko, filino de sia rusa esperantista amiko Nikolaï Afrikanovitch Borovko.
Moutchoul Mossover edziniĝis en 1916 kun la persa bahaista princo Bahman Ŝidanikiu ankaŭ estis lerninta la Internacian Lingvon en 1914.
La svedino Karin Höjer, denaska blindulino, edziniĝis en 1919 kun Harald Thilander, blinda ekde sia 13a jaro, post dudekjara kunlaborado por Esperanto. Ŝi mortis en 1927. Thilander reedziĝis en 1928 kun Varma Jäärvenpä, finna esperantistino kiu estis parte reakirinta la vidkapablon.
Esperanto je la servo de virinaj postuloj
La uzo de Esperanto serve al senlimaj interŝanĝoj por antaŭenigi la virinajn postulojn komenciĝis tre frue tra la mondo (fonto : “Enciklopedio de Esperanto“) :
Mary L. Blake, (1872- ?), angla artistino, sekretariino de politikaj kaj virinaj societoj. (p. 85)
Kazimiera Bujwid (? – 1932), edzino de la mondrenoma pola bakteriologo Odo Bujwid (p. 118)
Julia Fernandes fondintino de virina Espernto-klubo en 1912 en Brazilo. (p. 213)
Fondiĝo de la unua virina klubo en Prago en 1904. Ĝin prezidis Matylda Krausová, kaj forte subtenis ĝin Julie Supichová, instruistino, kiu fondis la rondon de esperantistaj virinoj. (p. 149)
Diplomita pri Esperanto, Helen Kopasis, princino de Samos, fondis virinan Esperanto-klubon sur la insulo. (p. 329)
Virina helena ligo estis fondita en 1929. (p. 330)
La germana ĵurnalistino Kate Jahns (1881- ?) multe laboris por la virinaj unuiĝoj kaj iliaj gazetoj (p. 437)
La nederlandino Martina Gezina Kramers (1863-1934) multe luktis por la virinaj rajtoj kaj okupis diversajn funkciojn en la movado. (p. 510)
Roxane Manoussou, atenanino, fondis kaj prezidis la helenan virinan Esperanto-Ligon kaj gvidis kursojn. (p. 607)
Malgranda grupo de japanaj virinoj estis fondita la 12an de aprilo 1925 en Tokio sub la nomo “Klara Rondeto” memore al Klara Zamenhof, la edzino de D-ro Zamenhof, mortinta la antaŭan jaron. Aliaj virinaj grupoj estis fonditaj samjare en Jokohamo kaj Osako. (p. 692)
Marie Schröder (1882-1909), dana ĵurnalistino, aktivis en diversaj movadoj, aparte por feminismo, pacismo, junularo, vegetarismo. (p. 832)
Marcelle Thiard (1861-1932), francino, prezidis la Unuiĝon de Esperantistaj Virinoj — UDEV) kiun ŝi kontribuis fondi en Budapeŝto en 1929. (p.980)
Nuntempe

La virina kontribuado al la vivo kaj disvolviĝo de la uzoj de tiu lingvo estas grava kaj diversspeca :
Taeko Osioka, de la Hiroŝima Esperanto-Centro, ebligis starigon de interŝanĝoj kun diverslandaj virinoj por krei bazojn de pli bona virina kunlaboro, i.a. por subteni la batalon de la afganaj virinoj.
Ilona Koutny estras esperantan universitatan studprogramon en la Universitato de Poznano (Pollando) ; Barbara Pietrzak estris la esperantlingvan redakcion de Pola Radio kaj okupas nun aliajn gravajn funkciojn; Katalin Fetes-Tosegi zorgis pri tiu de Aŭstra Radio Internacia; Katalin Kovats (nasko-nomo Szmideliusz, Hungario), elstara pedagogino estas la animo de la retejo edukado.net; Helga Farukuoye, respondecas pri la katalogo de perkomputila serĉado “Trovanto” ĉe la Internacia Esperanto Muzeo en Vieno, konsistiga parto de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio .
Specialigita pri edukado de svisaj, italaj kaj francaj instruistoj pri interkulturaj kontaktoj, Mireille Grosjean (Svisio) prezentas la praktikan kaj pedagogian utilon de Esperanto en verko titolita “Les échanges de classe clés en main“ (Klasinterŝanĝoj plifaciligitaj — (PDF en la franca).
Iama vicdirektorino de instruista instituto en Oxford, Marjorie Boulton estas grava nomo de la esperanta literaturo kaj poezio ; same kiel Ilona Koutny, Spomenka Ŝtimec (Kroatio), Perla Martinelli (Svisio, italdevena), Barbara Pietrzak (Pollando), ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto (ankaŭ akademianino, Lena Karpunina, Germanio, mortis la 4an de novembro 2013).
Elisabeth Barbay, administrantino de la Esperanta Kulturdomo de Bondy, en la pariza regiono, organizas renkontiĝojn de diverslandaj infanoj sub la nomo FRInGoJen la kastelo de Greziljono en Baugé (departemento Maine-et-Loire) kaj ŝi estis kandidatino de la listo Eŭrop-Demokratio Esperanto (EDE) en la eŭropaj balotoj de 2009.
Tereza Kapista, de Belgrado, Serbio, gvidis Esperanto-kursojn en Irano en tendaro de afganaj rifuĝintoj en 2002 kaj poste seminarion en Burundo en 2005.
Nelly Masemi fondis en 2010 à Kinŝaso, en Demokrata Respubkliko Kongo, la asocioon KEVA (Konga Esperanta Virina Asocio por helpo al virinoj, vidvinoj, analfabetaj virinoj, infanoj, ambaŭseksaj orfoj kaj aliaj senprovizuloj. Ŝi foriris al Brazilo en formado, en 2013 por unu jaro.
Naskiĝinta en 1977 en Meksikurbo, Mallely Martínez Mateos lernis Esperanton en Germanio en 2004 kaj, post reveno en sia lando, ŝi komencis restrukturi la meksikan Esperanto-movadon. Ŝi estis elektita prezidantino de la Meksika Esperanto-Federacio en 2008.
Simpatiantinoj
Eĉ sen praktiki Esperanton, multaj aliaj virinoj subtenis la ideon de ĝia uzado. Rumana delegitino ĉe la Ligo de Nacioj, Hélène Vacaresco post kontraŭstaro al ĝi komence de la jaroj 1920, esprimiĝis favore al ĝi en 1935 en la regiona gazeto “L’Éclaireur de Nice et Sud-Est“.
Verkistino kaj poetino, la reĝino Elisabeth de Rumanio (aŭtora nomo : Carmen Sylva) permesis tradukon de siaj verkoj en Esperanton. Ŝi instruigis ĝin en la Civito de Blinduloj Vatra Luminoasa. Tiu Civito, kiun ŝi fondis, estis tiuepoke mondskale fama kaj pro tio ŝi estis rigardata en sia lando kiel la “patrino de blinduloj“. Ŝi eĉ lernis Esperanton por meriti la kromnomon “Esperantista Reĝino“.
Nobelpremiita pri paco en 1905, la aŭstra verkistino Bertha von Suttner perceptis ĝian valoron dank’al sia amiko Alfred Hermann Fried, ankaŭ Nobelpremiita pri paco : “Enkonduko de tiu lingvo kiel deviga lernobjekto en ĉiuj lernejoj estas la plej proksima celo al kiu oni devas strebi.
La unua virino kiu ricevis la Nobelpremion pri literaturo, en 1909, estis la svedino Selma Lagerlöf; ankaŭ ŝi esprimiĝis favore al ĝi kaj permesis tradukon kaj publikigon de siaj romanoj, tiel ke minimume dek aperis en Esperanto.
Holivuda kanada stelul-reĝino en 1939, Norma Shearer esprimis tre klarvidan opinion pri la demando pri lingva komunikado kaj sian simpation por Esperanto.
En 1947, la aviadistino Maryse Bastié esprimis sin pri la utileco de Esperanto por aviadistoj post kiam ŝi havis problemojn en Rusio. Ŝi skribis al Louis Perret, redaktoro de “Feuillets encyclopédiques de documentation espérantiste“, ke ŝi estis “de multaj jaroj konvinkita pri la utileco de tiu lingvo“.
Olave Baden-Powell, edzino de la fondinto de skoltismo, sugestis en 1950, ke Eleanor Roosevelt, la edzino de usona prezidento kaj prezidantino de la komitato de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, engaĝiĝu por ke ŝia lando instigu tutmondan enkondukon de Esperanto en la programojn de ĉiuj lernejoj kaj organizaĵoj. Kvankam la ideo ne efektiviĝis, ĝi tamen antaŭpreparis la vojon al agnosko de Esperanto, ĉar Unesko adoptis rezoluciojn favore al ĝi en 1954 kaj 1985.
Miloj da virinoj, miloj da sortoj
La esperanta historio estas punktita de multegaj virinaj portretoj : ili estas mirindaj, remarkindaj aŭ kortuŝaj, kaj valorus dediĉi al ili verkon. Tiuj virinoj efektive plenumis gravan rolon por la sukceso de la Lingvo Internacia de Doktoro Zamenhof kompare kun centoj da provoj por krei internaciajn lingvojn elpensitajn por ekskluzive utilecaj celoj aŭ sur tute eraraj fundamentoj – konfirmas tion la fama profesoro Umberto Eco en “La recherche de la langue parfaite“ (La serĉo de la perfekta lingvo) kaj sekve sen animo kaj sen kulturaj valoroj. Enhavante mesaĝon pri justeco, frateco, liberigantajn kaj humanistajn ideojn, praktika kaj efika ilo por efektivigi ilin, Esperanto, same kiel la virinoj, longatempe estis kaj daŭre estas viktimo de politiko celanta teni ĝin en malsupereca situacio pere de mokado, mallaŭdado, humiligo, premoj aŭ silento, foje eĉ perforto. Konvenas pensi ke virinaj sociaj venkoj estos ankaŭ venkoj por Esperanto, kaj reciproke. Sen virinaj sentemeco kaj intuicio, Esperanto neniam estus superinta la travivitajn malfaĉilaĵojn. Nura malsentema, logika, sennuanca intelekto neniam sufiĉas por vivigi lingvon artefaritan, laŭ la origina kaj nobla signifo de la latina vorto “artificialis“ : farita kun arto.
Finfine la spirito kiu vigligas Esperanton, la interna ideo, ne estas fremda al la kvalitoj de la du virinoj kiuj plej influis, inspiris kaj helpis Ludovikon Lazaron Zamenhof : Rozalia kaj Klara.

Notoj

i “Une petite fille du siècle — 1893-1919“ (Knabineto de la jarcento, eldonejo Albin Michel, 1980).
ii “Entre aveugles (Inter blinduloj) estas legebla interrete ĉe la Nacia Biblioteko de Francio.
iii SAT — Association Mondiale Anationale.
iv Vidéo : “Marie Marvingt la fiancée du danger“
v Eldonejo Le Seuil, Parizo, 1994).

Waris Dirie

Waris Dirie naskiĝis en 1965 en nomada tribo de Somalio en la regiono de Galkayo. Cirkumcidata en la aĝo de tri jaroj, kiel estas la tradicio, ĝi estas nur naŭ kiam ŝi forkuris la tendaro kie lia familio vivis, eskapi geedzeco interkonsentita.

Post pluraj tagoj da vagado en la dezerto, ŝi aliĝis Mogadiŝo (ĉefurbo de Somalio) kie la somalia ambasadoro en Londono, dungante kiel servistino de ĉiu laboro. Ŝi laboris tie ses jarojn kiel sklavo, tute ekstermita el la ekstera mondo.

La renverso de la somalia registaro devigas la ambasadoro kaj sia familio forlasi Somalio. Waris estas sole en Londono, ne parolante angla. Marilyn, juna virino Sassy kaj sindona helpos lin.

Post kelkaj monatoj laboranta en rapida-kuirado kaj restante en YMCA, ŝi estis ekvidita fare de la fotisto Terence Donovan kiuj prezentas la portita de la kalendaro “Pirelli” en 1987. De tiam, internacia kariero de supermodelo komencas.

Meze de 1990, en intervjuo por la revuo Marie Claire, ŝi montras ŝian cirkumcido kaj genital kripligo, ankoraŭ suferis de milionoj de knabinoj en Afriko. Ŝi tiam kontaktita de la Unuiĝintaj Nacioj Loĝantaro Fonduso kaj iĝas “bonvolo ambasadoro” de la UN kontraŭ inaj generiloj kripligo. Tamen, ŝi forlasis tiujn funkciojn ekde 2003, preferante daŭrigi sian agadon per ĝia fundamento.

La filmo “Desert Flower”, de Sherry Hormann, estis pafita de lia biografio.

En 2005, ŝi estis naturalizita aŭstra kaj 12 julio 2007, ŝi estis levita al la titolo de Sinjoro de la Legio de Honoro por lia humana laboro de Nicolas Sarkozy. Ŝi vivas en Gdansk, Pollando.

Ŝi estas ankaŭ honora membro de la Klubo de Budapeŝto.